1 Al la ĥorestro. Psalmo de David. La Eternulo aŭskultu vin en tago de mizero; Defendu vin la nomo de Dio de Jakob.2 Li sendu al vi helpon el la sanktejo, Kaj el Cion Li vin fortigu.3 Li rememoru ĉiujn viajn oferdonojn, Kaj via brulofero aperu grasa antaŭ Li. Sela.4 Li donu al vi tion, kion deziras via koro; Kaj ĉiujn viajn intencojn Li plenumu.
publicidade