publicidade

Salmos 82

1 Psalmo de Asaf. Dio stariĝis en Dia anaro; Inter la dioj Li juĝas.2 Ĝis kiam vi juĝos maljuste, Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? Sela.3 Estu justaj al malriĉulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj.4 Liberigu malriĉulon kaj mizerulon; El la mano de malvirtulo ilin savu.5 Ili ne scias kaj ne komprenas, En mallumo ili marŝas; Ekŝanceliĝis ĉiuj fundamentoj de la tero.6 Mi diris:Vi estas dioj, Kaj ĉiuj vi estas filoj de la Plejaltulo;7 Sed vi mortos, kiel homoj, Kaj vi falos, kiel ĉiu el la potenculoj.8 Leviĝu, ho Dio, juĝu la teron; Ĉar Vi heredas ĉiujn popolojn.

publicidade