1 Venu, ni kantu al la Eternulo; Ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo.2 Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado, Per psalmoj ni ĝoje kriu al Li.3 Ĉar granda Dio estas la Eternulo Kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,4 Kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero, Kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;5 Al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris, Kaj la sekteron Liaj manoj kreis.6 Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren, Ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.
publicidade