Tiago 1

12 Feliĉa estas la homo, kiu elportas tenton; ĉar kiam li estos elprovita, li ricevos la kronon de vivo, kiun la Sinjoro promesis al tiuj, kiuj lin amas.

13 Neniu diru, kiam li estas tentata:Mi estas tentata de Dio; ĉar Dio ne estas tentebla de malbono, kaj Li mem tentas neniun;

14 sed ĉiu estas tentata, kiam li estas fortirata de sia dezirado, kaj delogata.

15 Tiam la dezirado, gravediĝinte, naskas pekon; kaj la peko, maturiĝinte, naskas morton.