5 Sed se al iu el vi mankas saĝeco, li petu Dion, kiu donacas al ĉiuj malavare kaj ne riproĉas, kaj ĝi estos al li donata.6 Sed li petu en fido, neniel dubante; ĉar la dubanto similas ondon de la maro, ventopelatan kaj skuatan.7 Ĉar tiu homo ne pensu, ke li ricevos ion de la Sinjoro-8 duoblanima homo, ŝanceliĝa en ĉiuj siaj vojoj.
publicidade