publicidade

Tiago 3

3 Se ni al la ĉevaloj enmetas la bridojn en la buŝojn, por ke ili obeu al ni, ni ankaŭ ĉirkaŭturnas ilian tutan korpon.4 Jen ankaŭ la ŝipoj, kiuj, kvankam ili estas tiel grandaj kaj estas kurepelataj de fortaj ventoj, tamen per tre malgranda direktilo turniĝadas, kien ajn la volo de la direktilisto decidas.5 Tiel ankaŭ la lango estas malgranda membro, kaj fanfaronas grandaĵojn. Jen, kiel grandan arbaron ekbruligas fajrero!6 Kaj la lango estas fajro; mondo da maljusteco inter niaj membroj estas la lango, kiu malpurigas la tutan korpon kaj ekbruligas la radon de la naturo kaj estas ekbruligita de Gehena.7 Ĉar ĉiun specon de bestoj kaj birdoj, de rampaĵoj kaj enmaraĵoj la homa raso al si subigas kaj subigis;8 sed la langon neniu povas subigi; ĝi estas malkvieta malbono, plena de mortiga veneno.

publicidade