Tiago 4

13 Atentu nun vi, kiuj diras:Hodiaŭ aŭ morgaŭ ni iros al tiu urbo kaj restos tie unu jaron kaj negocados kaj profitos;

14 kvankam vi ne scias, kio morgaŭ okazos. Kio estas via vivo? Vi ja estas vaporo, kiu mallongan tempon montriĝas kaj poste malaperas.

15 Anstataŭ diri:Se la Sinjoro volos, ni vivados kaj faros ĉi tion aŭ tion.

16 Sed nun vi fieras pri viaj memfidaĵoj; ĉiu tia singratulado estas malbona.

17 Kiu do scias bonfari, kaj ne bonfaras, ĉe tiu estas peko.