Zacarias 2

10 Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Cion; ĉar jen Mi iras, por ekloĝi meze de vi, diras la Eternulo.

11 Kaj multaj popoloj aliĝos al la Eternulo en tiu tempo, kaj fariĝos Mia popolo, kaj Mi ekloĝos meze de vi; kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi.

12 Kaj la Eternulo posedos Judujon kiel Sian heredan parton sur la sankta tero, kaj Li denove favoros Jerusalemon.